Nevortaro

Aro da neologismoj, poeziaj vortoj kaj eksperimentaj radikoj

A

aliam
kor. alifoje, aliokaze.
Dev. ᴇᴏ ali- + kor. -am finaĵo
Ekz. Aliam ili iras renkonten kaj elkreskas pasaĝerajn kaj ŝarĝajn ŝipojn., Metropoliteno (Parto 09), .
V.a. Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?, PMEG 15.3, .
alies
kor. de alia, aliula.
Dev. ᴇᴏ ali- + kor. -es finaĵo
Ekz. Kiom da horoj de interparoloj por supervenki multajn formalaĵojn, (…), ja la iama elektrejo estis alies posedaĵo.Esperanta Retradio 2015, Revoj, LingQ, .
V.a. Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?, PMEG 15.3, .
anako
seksn. subs. filino aŭ virfilo, gefilo, ido.
Dev. ɪᴅ anak (id.)
V.a. k.a., Survoje al sekse neŭtralaj kaj egalecaj esprimoj: Komparo inter la J-sistemo kaj parentismo,

B

bavi
v. salivumi
Dev. ꜰʀ baver (id.)
Ekz. Ilia buŝo bavas aŭ ilia lango pendasHundoj, Pikitaj de Abeloj, dogvets.com, .

C

ĉaŭ
int. saluton, adiaŭ.
Dev. ɪᴛ ciao (id.)
Ekz. Ĉaŭ, adiaŭ ⁠— ĝis revido!, Ĉaŭ, adiaŭ, ĝis revido!, .
V.a. Chu "chau" estas internacia?, lernu.net forumo, .

D

dista
adj. aparta, malproksima.
Dev. ʟᴀ distans (id.)
Ekz. Kiel kaj kial daŭrigi resti tiom diferenca kaj dista el miaj kunuloj?, La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem, .
V.a. , , .

E

. . .

F

far
prep. fare de.
Dev. retrodeveno de fari
Ekz. La raporto de la Civilsocia Platformo por Multlingvismo, starigita far la Eŭropa Komisiono, donas detalojnEsperanto en EU (jam lingvo internacia, efika, kaj justa)
V.a. Neoficialaj vortetoj, PMEG 15.3, .
frida
adj. malvarma, senemocia.
Dev. ɪᴛ freddo (id.)
Ekz. Li estas senkompata kiel ŝtalo, akra kaj frida kiel frosto
V.a. , , la-bona-lingvo gugla grupo, .

G

gi
seksn. pron. homa triapersona ununombra.
Dev. ᴇᴏ ĝi
Ekz. La gento parolas malsama, gi movas malsama., Blanka Rozo Blanco pasis por tie, .
V.a. , Arkaika Esperanto: La verda pralingvo, .

H

. . .

I

ipo
suf. indikante neduumula persono.
Dev. ᴇᴏ analoge kun sufiksoj -in- kaj -iĉ-.
Ekz. Ni ĉiuj estas uloj, sed ne ĉiuj el ni estas iĉoj, ne ĉiuj el ni estas inoj, ne ĉiuj el ni estas ipoj., Kiujn sekse kaj genre neŭtralajn vortojn vi elektus?, .
V.a. , Ekdisvastiĝas nova sufikso por neduumuloj: -ip-, /cite>

J

. . .

K

kurta
adj. mallonga.
Dev. ɪᴏ kurta (id.)
Ekz. Finfine do estis finite, kaj ni hejmeniris laŭ la plej kurta vojo, Veneno Kara (trad. ), .
V.a. , Skalo de akceptiteco de mal-mal-vortoj, .
kido
seksn. subs. knabino aŭ virknabo, geknabo, infano.
Dev. ᴇɴ kid (id.)
V.a. k.a., Survoje al sekse neŭtralaj kaj egalecaj esprimoj: Komparo inter la J-sistemo kaj parentismo, .
kitabo
subs. libro, skribita verko.
Dev. ᴀʀ kitāb (id.)
Ekz. la kurano estas la kitabo alaha.Alaho estas akbara, 5ch.net, .
V.a. Kitaba Revolucio, Esperanto 2.0 Vikio.

L

lanta
adj. malrapida.
Dev. ɪᴏ lanta (id.)
Ekz. estas klare al mi, ke li estis lanta — tiel lanta, fakte, kiel mia praavo, miavide., Miaj aventuroj en la mondo de spiritismo (trad. , .
V.a. , Skalo de akceptiteco de mal-mal-vortoj, .
liva
adj. maldekstra.
Dev. ᴜᴋ лівий / lívyj (id.)
Ekz. La griza feliso prenis el la suba liva poŝo de sia plumba redingoto etan slipon el blanka kartono kun skribo, La Majstro kaj Martinelli , .
V.a. , Skalo de akceptiteco de mal-mal-vortoj, .
lontana
adj. malproksima.
Dev. ɪᴛ lontano (id.)
Ekz. neniam vi lontanas, kiel foje estas lontana la hom' de la homo, Demandoj farataj al si mem (trad. , .
V.a. , Skalo de akceptiteco de mal-mal-vortoj, .

M

mava
adj. malbona.
Dev. ꜰʀ mauvais (id.)
Ekz. «La mava sorto ne havas breĉojn,» li diris kun profunda amaro., Cent Jaroj de Soleco (trad. ), .
V.a. , , .
na
prep. indikas akuzativon.
Dev. la -n finaĵo (id.)
Ekz. Postkonstruismo strebas eviti na ambaŭ.Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj, Egalecen, .
V.a. , Manifesto de naismo.
novpuko
subs. novparolo, uso de erarigaj aŭ ambiguaj vortoj por trompi la personojn.
Dev. ᴇᴏ novo + ᴠᴏʟ puko (parolo)
Ekz. Sed ni devas esti pretaj por identigi aliajn specojn de novpuko, eĉ se ili prenas la ŝajne senkulpan formon de popola parolada spetaklo., Pra-Faŝismo, .
V.a. Novparolo, Vikipedio, revisio de .

O

. . .

P

putido
subs. filo/filino de putino.
Dev. ᴇᴏ putino + -ido
Ekz. Mi naskiĝis putinido kaj mortos putinido., Cent Jaroj de Soleco (trad. ), .

R

ri
seksn. pron. homa triapersona ununombra
Ekz. Mi montris al ri la noton. rel="author">Cory Doctorow, Malgranda gefrato, .
V.a. , Riisma Esperanto, soc.culture.esperanto novaĵgrupo, .

S

spamo
subs. amassenditaj mesaĝoj, trudaĵo.
Dev. ᴇɴ spam (id.)
Ekz. Hodiaŭ mi mem kaj diversaj geamikoj miaj, kiuj laboras por vikipedio, ricevis spamon de iu vidvino, Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/2: Fraŭdoaverto, .

T

tabasami
v. rideti.
Dev. ꜱᴡ tabassama, ᴀʀ tabassama (id.)
Ekz. lasu ilin vagi, lasu ilin tabasami, ĉiuokaze malkapteblos la mister'., Pluku ne la florojn, Cxiamen Plu, 2013.
V.a. Tabasamu kun ni!, Fejsbuko de La Perdita Generacio, eldonato en .
tarda
adj. malfrua.
Dev. ɪᴏ tarda (id.)
Ekz. Estis tarda vespero — la unua majo — vespera majo — por amo estis sezono., Majo (trad. , .

U

ubi
v. partigi, doni sen mem perdi.
Dev.ubuntu (humaneco, solidareco)
Ekz. komforte por ri estas kunveturigi, ubi la aŭton rin povas moligi., Ubuntu, Cxiamen Plu, .
V.a. La Perdita Generacio: Neologismoj, Vikipedio, revizio de .
-uĵ-
suf. indikante kontenton aŭ plezuron.
Dev. ᴇᴏ analoge kun analoge kun antonima sufikso -aĉ-.
Ekz. «Mi havis taguĵon» kaj la plezuro je viaj voĉo kaj vizaĝo dum vi diris tion estis io kion mi maloftege vidas., respondo al pepo je .
V.a. , Uĵ-, la kontenta sufikso, .

V

vaka
adj. malplena, senenhava.
Dev. ʟᴀ vacuō (id.)
Ekz. La Sankta Seĝo estis vaka dum preskaŭ unu jaro pro malfacileco en la elektado de nova papoDionizio (papo), Vikipedio, revisio de .

Z

. . .

Mallongigoj


Kontakto: [nevortaro[heliko]uqbar.33mail.com]
Ŝanĝita: [#003] .